Kune kun la funkciado de la Qinghai-Tibeta Fervojo, la centra registaro
kaj la registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio plifortigas
protektadon al kulturaj heredaĵoj de Tibeto, kaj multaj kulturaj
heredaĵoj estis enlistigitaj kiel protektataj de la ŝtato aŭ la
aŭtonoma regiono. Nun en Tibeto ekzistas 35 gravaj ŝtatnivelaj historiaj
restaĵoj kaj 112 regiono-nivelaj historiaj restaĵoj.
Pro plimultiĝo de turistoj al Tibeto, iuj famaj historiaj
restaĵoj suferas de tro multaj vizitadoj, kaj koncernaj departmentoj
alprenis rimedojn por solvi tiun problemon. Ekzemple, ĉiutage oni
permesas nur 2300 turistojn viziti Potala-palacon, la mondan kulturan
heredaĵon.
Laŭ la Buroo de Historiaj Restaĵoj de Tibeto, en la
pasintaj 20 jaroj, la ŝtata kaj tibeta registaro totale investis
pli ol 300 milionojn da juanoj (ĉ. 7.6 juanoj = 1 usona dolaro)
por ripari pli ol 1400 templojn, historiajn restaĵojn kaj ejojn
por religiaj aktivadoj.
|