Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Hongkong estas pli energioplena ol iam ajn antaŭe

Lastatempe usona gazeto Tempo publikigis artikolon "Malofta nubeto en suna tago: 1997-2007" el 25 paĝoj por kalkuli 10-jaran ŝanĝiĝon de Hongkongo ekde ĝia reveno al Ĉinio. La artikolo montras, ke Hongkongo estas pli energioplena ol iam ajn antaŭe.

La artikolo diris, ke en la 10 jaroj, glate transirinte la azian financan krizon, birdan gripon, la epidemion de netipa pulmito kaj aliajn katastrofajn eventojn, Hongkongo ne nur tenas sian originan aspekton, sed ankaŭ estas pli energioplena ol iam ajn antaŭe. Nuntempe, Hongkongo ja estas fiera pro sia aparteno al Ĉinio.

La artikolo diris ankaŭ, ke kvankam Hongkongo alfrontas severajn defiojn, tamen ĝi estas feliĉa, ke ĝi estas parto de Ĉinio. La ĉina ĉeftero fariĝas pli kaj pli libera kaj malferma, tio ne nur garantias prosperon kaj stabilecon de Hongkongo, sed ankaŭ liveros al ĝi pli vastan disvolvan spacon.