Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Junulara delegacio de Japanio atingis Ŝanhajon

La 14-an de junio, atingis Ŝanhajon la junulara delegacio de Japanio nomata "Vojaĝo al Ĉinio por Amikeco de Junularo inter Japanio kaj Ĉinio". La delegacio konsistas el pli ol 200 homoj kaj estas gvidata de eksĉefministro de Japanio Nakasone Yasuhiro.

Dum la vizitado, la delegacio ĉeestos la forumon "Lernu de la malnovaĵo, por koni la novan kaj heredu amikecon" kaj "vesperan bankedon por amikeco", informĝos pri la disvolva situacio de ĉinaj politiko, ekonomio, kulturo kaj socio, kaj interŝanĝos opiniojn kun ĉinaj junuloj.

Krom Ŝanhajo, la delegacio vizitos Pekinon kaj Lanzhou, ĉefurbon de Gansu-provinco en nordokcidenta Ĉinio.