La 14-an de junio, Ĉinio publikigis projekton titolitan "Speciala
Scienca-Teknologia Ago kontraŭ Klimata Ŝanĝiĝo", por kunaranĝi
sciencan esploron kaj teknologian ekspluaton de Ĉinio kontraŭ klimata
ŝanĝiĝo kaj tutflanke altigi scienca-teknologian kapablon kontraŭ
klimata ŝanĝiĝo.
La projekto anoncas, ke ĝis 2020, multe altiĝos la
kapablo de Ĉinio kontraŭ klimata ŝanĝiĝo; evidente fortiĝos kapablo
de ĉefaj fakoj kaj regionoj por sin adapti al klimata ŝanĝiĝo; kaj
tiam Ĉinio havos amason da ŝlosilaj teknologioj kun memstara intelekta
proprieto por superregi ellason de forceja gaso kaj mildigi klimatan
ŝanĝiĝon.
|