Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Preĝa ceremonio de ses religioj okazis en Hongkong

La 16-an de junio okazis en Hongkong preĝa ceremonio de ses religioj celebre al la 10-jariĝo de reveno de Hongkong al la patrolando, kaj ĝin ĉeestis pli ol 400 adeptoj.

Surbaze de reciproka respekto kaj kunlaboro, la Kunsido de Gvidantoj de Ses Religioj en Hongkong okazas jam ĉ. 30 jarojn. Ĝi okazas en ĉiu-dua jaro kaj estas prezidata alterne de gvidantoj de la religioj. Hongkong-anoj daŭre ĝuas la religian liberecon post kiam Hongkong revenis al sia patrolando. En la ceremonio la gvidantoj de la ses religioj deziras feliĉon al la hongkong-anoj kaj ĉiuj samlandanoj kaj harmonion kaj prosperon al la ĉina socio .

La ses religioj estas Budhismo, Taoismo, Konfuceanismo, Kristanismo, Katolikismo kaj Islamismo.