Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Startis la programo de protektado al la malsekejo de Ergun-rivero ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Rusio

Lastatempe startis en la urbo Ergun de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio la ekologia programo por protekti la malsekejon de Ergun-rivero ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Rusio.

Inter la du linioj de la Orienta Azio al Aŭstralio kaj de la Orienta Azio al Hindio, laŭ kiuj migras raraj birdoj, la malsekejo de Ergun-rivero estas nepra trapasejo de la migrantaj birdoj. Tie ili kolektiĝas, generas kaj ripozas.

La ĉi-jara celo de la programo estas fari esploron pri birdoj vivantaj ĉe la basenoj supra, meza kaj malsupra de Ergun-rivero.

La programo subvenciita de la Faŭna kaj Flaŭra Fonduso Internacia estos plenumita ĉefe de volontuloj el ĉinaj universitatoj.