Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio sin preparas en translanda kunagado por peti la Silkan Vojon kiel mondan kulturan heredaĵon

La 17-an de junio oficistoj kaj fakuloj el la Ŝtata Administracio de Kulturaj Heredaĵoj de Ĉinio, Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, 7 provincoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio, tra kiuj pasas la Silka Vojo, interkonsiliĝis en Urumĉi, ĉefurbo de Xinjiang, pri la listo kaj horaro de Ĉinio por la peticiado de la mondaj kulturaj heredaĵoj.

En la konferenco por peti la Silkan Vojon kiel mondan kulturan heredaĵon okazinta en la sama tago, la 7 provincoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio respektive eksplikis sian liston por la peticiado kaj raportis siajn klopodojn por savado de antikvaj ruinoj.

Aŭguste de la pasinta jaro Ĉinio, Kazahio, Kirgizio, Taĝikio, Uzbekio kaj aliaj landoj decidis kune peti la Silkan Vojon kiel mondan kulturan heredaĵon.