Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Varbado de urbaj volontuloj por la Pekinaj Olimpikoj kaj Handikapulaj Olimpikoj de 2008

En gazetara konferenco de la organiza komitato de la Pekinaj Olimpikoj en 2008 kaj kunaranĝa grupo de volontula laboro de la Pekinaj Olimpikoj, oni deklaris, ke ekfunkciis varbado de urbaj volontuloj por la Pekinaj Olimpikoj kaj Handikapulaj Olimpikoj de 2008, kaj la limdato estos junio, 2008.

La volontuloj servos por informado, urĝa savado kaj interpretado ekster la sportejoj kaj aliaj gravaj lokoj en la urboj dum la du olimpikoj.

Pekino establos 500 volontulajn servejojn kaj varbos 400 mil volontulojn.