Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Okazis en Pekino forumo de ĉinaj kaj japanaj junuloj

La 19-an de junio okazis en Pekino forumo de ĉinaj kaj japanaj junuloj kun la temo "Rememoro pri pasinteco helpas kompreni nuntempon kaj daŭrigi amikecon". La ĉeestantoj ĉinaj kaj japanaj opinias, ke antaŭenpuŝi la eternan amikecon inter Ĉinio kaj Japanio estas historia devo de la juna generacio de la du landoj.

Hu Chunhua, la unua sekretario de la centra sekretariejo de la Komunisma Junulara Ligo de Ĉinio, faris parolon. Li diris en la forumo, ke de pli ol duona jarcento, la amika interŝanĝo de ĉinaj kaj japanaj junuloj ludas grandan rolon en intimigo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio.

Japana eksa ĉefministro Nakasone Yasuhiro diris en la forumo, ke la amika kunlaboro inter la junuloj estas bazo kaj kerno de la amikeco inter Japanio kaj Ĉinio. La dulandaj junuloj devas daŭrigi la amikecon de generacio al generacio.