Unua paĝo >> Aktualaĵoj

La kvara raŭndo de la strategia dialogo inter Ĉinio kaj Usono

La 20-an de junio ĉina vicministro de eksteraj aferoj Dai Bingguo kaj usona ŝtata vicsekretario John Dimitri Negroponte komencis la kvaran raŭndon de la strategia dialogo inter la du landoj. Dum la dialogo la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri siaj interrilatoj kaj gravaj internaciaj kaj regionaj aferoj kune atentataj.

Novembre de 2004 la sistemo de la strategia dialogo inter Ĉinio kaj Usono establiĝis en Santiago, Ĉilio, laŭ la komuna kono atingita de Hu Jintao kaj George W. Bush, ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono. La tria raŭndo de la dialogo okazis en Pekino, novembre de 2006.