Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina Popola Banko fortigos elastecon de kurzo de Renminbi

La 21-an de januaro, respondeculo de la Ĉina Popola Banko diris en Pekino, ke en 2007 Ĉinio plifortigos fundamentan rolon de ofertado kaj bezonado de merkato en formiĝo de kurzo de Renminbi, perfektigos administran sistemon de varia kurzo, fortigos elastecon de kurzo de Renminbi kaj tenos ĝian bazan stabilecon en racia kaj ekvilibra nivelo.

Ekde 2005, post reformado de la formiĝa sistemo de kurzo de Renminbi, la kurzo de Renminbi havas kaj altiĝon kaj malaltiĝon, ĝia elasteco senĉese grandiĝas kaj la malgrandmezura altiĝa tendenco ĉesis. En 2007 la Ĉina Popola Banko plibonigos administradon de fremda valuto, akcelos ekvilibron de internacia spezo, kaj plue reguligos politikon pri fremda valuto.