La 19-an de junio Pascal Lamy, ĝenerala direktoro de la Monda Komerca Organizo, diris en Pekino, ke Ĉinio estas grava membro de la Monda Komerca Organizo kaj ankaŭ ĉefa forto por antaŭenpuŝi restarigon de la daŭha intertraktado.
Akceptante intervjuon Pascal Lamy diris, ke ĉinoj estas eminentaj intertraktantoj kaj klare scias siajn intertraktadajn starpunkton, paŝon kaj celon. Kiel interpaciganto, li esperas per la vizito esplori intertraktadajn starpunkton, celon kaj tiklan kampon de Ĉinio kaj krei pli bonan intertraktadan medion por la daŭha intertraktado.
|