Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina Internacia Mediprotekta Ekspozicio okazis en Pekino

La 21-an de junio inaŭguriĝis en Pekino la 10-a Ĉina Internacia Mediprotekta Ekspozicio, en kiu ĉeestis famaj entreprenoj el pli ol 20 landoj kaj regionoj.

La temo de la ekspozicio estis "fuelo-ŝparo, ellaso-redukto kaj antaŭenpuŝo de teknologio en mediprotekta industrio". La ekspozicio konsistis el tri partoj: redukto de poluado, ŝparo de fuelo kaj internacia eksponejo. Intertempe okazos ĉ. 30 kunsidoj interŝanĝaj kaj raportaj pri tekniko kaj spertoj por redukti poluadon.

Ĝi estas la plej grandskala internacia ekspozicio de ĉina mediprotektado. Ekde 1986 ĝi okazas en ĉiu-dua jaro kaj ludas gravan rolon en internaciaj interŝanĝo kaj kunlaboro pri mediprotektaj teknologioj, enkonduko de eksterlandaj tekniko kaj ekipaĵoj kaj akcelo de enlanda mediprotekta industrio.