Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Pli ol 2.5 milionoj da en- kaj eksterlandaj turistoj vojaĝis en Tibeto en 2006

En 2006 la Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio akceptis sume pli ol 2.5 milionojn da en- kaj eksterlandaj turistoj, kaj inter ili estis pli ol 150 mil transmaraj turistoj.

Qiangba Puncog, prezidanto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, diris, ke la naturaj pejzaĝoj, folkloroj kaj popola vivo de Tibeto forte allogas ĉinajn kaj alilandajn turistojn. En julio de la pasinta jaro ekfunkciis la Qinghai-Tibeta Fervojo, kaj tio ege faciligis la vojaĝon al Tibeto kaj stimulas prosperiĝon de la tibeta turisma afero.