Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Elektado de torĉportantoj por la Pekinaj Olimpikoj en 2008

La 23-an de junio la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj (OKPO) publikigis la planon pri elektado de torĉoportantoj de la Pekinaj Olimpikoj en 2008. Oni elektos 21 880 torĉoportantojn por la transdonado de la olimpika torĉo; 19 400 el ili estos elektitaj el la regiono direktata de la Ĉina Olimpika Komitato, kaj la ceteraj 2 480 el aliaj regionoj.

Laŭ koncerna respondeculo de OKPO, ĉiuj, kiuj estas konformaj al la koncernaj kondiĉoj, povas anonci sin por elektiĝo.