Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Inaŭguriĝis la 5-a Kultura Festivalo de la Pekinaj Olimpikoj en 2008

La 23-an de junio inaŭguriĝis en Pekino la 5-a Kultura Festivalo de la Pekinaj Olimpikoj en 2008. Tio estas la lasta kultura festivalo antaŭ la okazigo de la Pekinaj Olimpikoj. La temo de la festivalo estas “Unu mondo, unu Sonĝo -- Mi partoprenu, kontribuu kaj ĝoju”. Ĝi estas la plej enhavoriĉa festivalo kun plej vasta partopreno depost sukcesa peticiado de la Pekinaj Olimpikoj. Ĉi-foja festivalo ampleksas ne nur popolamasan sportadon, sed ankaŭ projekciadon de sportaj filmoj, olimpikan forumon, subĉielan koncerton, ekspozicion kaj aliajn sume pli ol 110 aranĝojn. La festivalo daŭros ĝis la 15-a de julio. Laŭ la difinoj de la Internacia Olimpika Komitato, la kultura festivalo fariĝis grava scenejo de la gastigantaj landoj kaj urboj por prezenti sianacian kulturon.