Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ban Ki-moon laŭdis Ĉinion pro la Darfura problemo

La 25-an de junio, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris, ke Ĉinio ludas konstruan rolon en solvado de la Darfura problemo de Sudano.

Tiutage, Ban Ki-moon ĉeestis la internacian konferencon pri la Darfura problemo de Sudano okazantan en Parizo. En la sekvanta gazetara konferenco, li diris, ke kiel ĝenerala sekretario de UN, li estas kontenta pri la penado de Ĉinio en la solvado de la Darfura problemo.

Li diris, ke ĉina prezidanto Hu Jintao vizitis Sudanon en la lasta februaro, kaj Ĉinio lastatempe nomumis specialan delegiton de Darfura problemo, kaj krome, Ĉinio ĉiam penis persvadi sudanan registaron kunlabori kun la internacia socio, precipe kun UN kaj Afrika Unio. Ĉinio ludas konstruan rolon en solvado de la Darfura problemo.

La internacia konferenco diskutis pri la progreso de la Darfura politiko, humuneco kaj situacio de sekureco, rekonstruado de Darfuro kaj la regiona influo de la Darfura problemo.