Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio protektas ekologion de la Tri-rivera Fontoregiono

En la kuranta jaro, Ĉinio investos pli ol 100 milionojn da juanoj (ĉ. 7.6 juanoj = 1 usona dolaro) por praktiki 7 programojn de ekologiaj restarigo kaj rekonstruado de la Tri-rivera Fontoregiono.

La regiono situas en suda parto de Qinghai-provinco, kie fontas la plej gravaj riveroj de Ĉinio, nome Yangzi-rivero, Flava Rivero kaj Lancang-rivero. La regiono estas la plej grava akvofonto kaj ekologia funkcia regiono de Ĉinio. En 2005 Ĉinio starigis ekologian protektan kaj konstruan inĝenieriaĵon de natura parko de la Tri-rivera Fontoregiono kaj planis investi en la venontaj 7 jaroj 7,500 milionojn da juanoj por plibonigi ekologian medion de tiu regiono.