Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio kaj Vjetnamio unuafoje kune forbruligis narkotaĵon

Lastatempe, la policoj de Ĉinio kaj Vjetnamio unuafoje kune forbruligis 380 kilogramojn da narkotaĵo ĉe Amikeca Pasejo, ĉina urbo ĉe landlimo inter Ĉinio kaj Vjetnamio. La narkotaĵo estis kaptita de la Guangxi-a Polico de Ĉinio en la pasintaj du jaroj kaj plejparto de la narkotaĵo estis transportita el Vjetnamio en Ĉinion.

La landlimo inter Ĉinio kaj Vjetnamio estas grava pasejo, per kiu la narkotaĵo estas portita al ĉina ĉeftero, Hongkong kaj Makao el la regiono "Ora Triangulo" (la regiono ĉe landlimo de Tajlando, Birmo kaj Laoso kaj estas la ĉefa produktejo de narkotaĵo en la mondo). Por kontraŭbatali krimon rilatan al narkotaĵo, la polico de Ĉinio kaj Vjetnamio intime kunlaboris en la pasintaj jaroj. De 2001, oni fondis koncernajn oficejojn por tiu kunlaboro.