Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Deklaracio pri turismo inter Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko

La 26-an de junio, la dua konferenco de turismaj ministroj de Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko, okazanta en Qingdao, urbo de Shandong-provinco en orienta Ĉinio, aprobis "Deklaracio por akceli turismajn interfluon kaj kunlaboron inter Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko". La tri landoj venis al multe da komunaj konoj por fortigi la reciprokajn turismajn interfluon kaj kunlaboron.

La deklaracio opinias, ke la tri landoj, kun la principo de praktikemo kaj alta efiko, bone organizos dudirektajn turismajn interfluajn aktivadojn konforme al la 35-a datreveno de normaliĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, turisman semajnon kadre de la 15-a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Korea Respubliko kaj interflua jaro de Ĉinio kaj Korea Respubliko kaj aliajn aktivadojn. La deklaracio montras aparte, ke en la estonteco la tri landoj plivigligos amikan turismadon de gejunuloj kaj geknaboj, kuraĝigos diversajn lokojn kaj neregistarajn societojn fari edukan enketadon. Samtempe, la tri landoj ĝuos ŝancon pro siaj gravaj internaciaj aktivadoj.