Unua paĝo >> Aktualaĵoj

"Karsta regiono en suda Ĉinio" fariĝis monda heredaĵo

La 27-an de junio, la 31-a Konferenco de Mondaj Heredaĵoj, sankciis la "Karstan regionon en suda Ĉinio" kiel mondan naturan heredaĵon. Ĝi estas la 6-a monda natura heredaĵo de Ĉinio.

Tiu regiono situas en sudokcidenta Ĉinio kaj konsistas el Shilin de Yunnan-provinco, Libo de Guizhou-provinco kaj Wulong de Chongqing. Nun en Ĉinio ekzistas 34 mondaj heredaĵoj.

Karsto estas kalka regiono, kiu montras karakterizan erozion pro dissolvo de la kalkpetroj fare de akvoj riĉaj je karbona dioksido (CO2). Ĝia nomo devenas el regiono Karst ĉe Slovenio kaj Kroatio kie oni plej frue studis tiun ĉi fenomenon.