Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio enkondukos fakulojn ĉefe pri ekologio, mediprotekto kaj energiŝparo

Lastatempe la Ŝtata Buroo pri Fremdlandaj Specialistoj de Ĉinio anoncis, ke en 2007 Ĉinio enkondukos fakulojn ĉefe pri ekologio, mediprotekto kaj energiŝparo.

Ji Yunshi, direktoro de la buroo, diris en laborkunveno pri fremdlandaj specialistoj en 2007, ke la buroo aktive faros internacian interfluon, establos registaran interŝanĝan kanalon pri altklasaj fakuloj kaj samtempe pluapaŝe disvolvos rolon de la internacia personara merkato.

Laŭ informo, en 2006 Ĉinio engaĝis fremdlandajn specialistojn je 25 mil homfojoj kaj specialistojn el Hongkong, Makao kaj Taiwan-provinco je 15 mil homfojoj kaj sendis proksimume 40 mil personojn eksterlanden por esti trejnataj.