Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio konstruas transmaran ponton plej longan en la mondo

La 26-an de junio okazis ceremonio por kompletiĝo de ponto trans la golfo Hangzhou en la orienta parto de Ĉinio. Ĝi estas la plej longa transmara ponto en la mondo. Ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan sendis leteron al la ceremonio por gratulo.

Tiu ĉi ponto estas longa je 36 kilometroj, interalie la surmara parto longas 32 kilometrojn. Ĝi estas la plej longa transmara ponto en la mondo. Post finkonstruiĝo de tiu ĉi ponto la surtera distanco inter Ningbo de Zhejiang-provinco kaj Ŝanhajo mallongiĝos ĝis 120 kilometroj, kaj tio favoros interligon de la urboj de la golfa regiono kaj Ŝanhajo kaj vastigon de pordomalfermo.

La ponto havas 6 veturejojn. Oni investas ĉirkaŭ 11.8 miliardojn da juanoj por la konstruado de la ponto. La konstruo komenciĝis novembre de 2003. Laŭ plano ĝi estos finkonstruita kaj lanĉita antaŭ la Pekinaj Olimpikoj de 2008.