Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Solene malfermiĝis la Pekina Semajno en Moskvo

La 27-an de junio solene malfermiĝis la Pekina Semajno, unu el la gravaj agadoj de la Jaro de Ĉinio en Rusio. Pekina urbestro Wang Qishan kaj moskva urbestro Yury Luzhkov faris paroladon en la inaŭguro.

La temo de la Pekina Semajno estas “nova Pekino kaj novaj Olimpikoj”. Por amplekse montri Pekinon, disvastigi la ĉinan kulturon kaj antaŭenpuŝi ambaŭflankan kunlaboron, dum la aktivado oni okazigos ekspozicion, ekonomian foiron, kunsidon, olimpikan turismon k.a.