Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Hu Jintao: Hongkong estos pli bela

Vespere de la 27-a de junio ĉina prezidanto Hu Jintao vizitis en Pekino ekspozicion pri la 10-jariĝo de la reveno de Hongkong al la patrujo. Li esperis, ke la registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono kaj hongkong-aj popolanoj kune klopodos por konstrui pli belan Hongkong.

Akompanate de Donald Tsang, administra ĉefo de la registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, Hu Jintao kaj aliaj ŝtataj gvidantoj vizitis la ekspozicion. Hu Jintao diris, ke Hongkong praktikis la politikon “unu lando kun du sistemoj” jam 10 jarojn, tamen ne ŝanĝiĝis ĝiaj antaŭaj socia kaj ekonomia sistemoj kaj vivmaniero, nek ĝia pozicio kiel libera haveno kaj internacia financa, komerca kaj naviga centro; samtempe hongkong-aj popolanoj vere mastras Hongkong; nun la hongkong-a ekonomio estas pli prospera, popola vivo senĉese pliboniĝas, demokratio progresas kaj rilatoj kun la ĉeftero de Ĉinio pliintensiĝas; Hongkong montras sin tre vigla.

En la 29-a de junio Hu Jintao atingis Hongkong por ĉeesti celebradon de la 10-jariĝo de la reveno de Hongkong al la patrujo kaj ceremonion por la enoficiĝo de la tria registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono.