Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Okazis enoficiĝa ceremonio de la triaperioda registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono

La 1-an de julio okazis ceremonio por celebrado de la 10-jariĝo de la reveno de Hongkong al la patrolando kaj enoficiĝa ceremonio de la triaperioda registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono en la Hongkong-a Centro por Kunveno kaj Ekspozicio. Antaŭ ĉina prezidanto Hu Jintao, Donald Tsang, administra ĉefo de la triaperioda registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, faris solenan ĵuron pri sia enoficiĝo.

En sia parolado Hu Jintao diris, ke en hodiaŭa Hongkong la socio estas stabila, la ekonomio prospera, la demokratio disvolviĝanta kaj popola vivo feliĉa. La fakto elokvente provas, ke la politiko de "unu lando kun du sistemoj" estas tute prava, ke hongkong-anoj havas plenan saĝon kaj kapablon bone administri Hongkong, kaj Ĉinio ĉiam estas forta subtenilo de la stabileco kaj prospero de Hongkong.