Unua paĝo >> Aktualaĵoj

La 4-a ĉin-rusa semajno pri virina kulturo en Rusio

La 2-8-an de julio okazas en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo la 4-a ĉin-rusa semajno pri virina kulturo, iniciatita de la Ĉina Tutlanda Virina Federacio kaj la Koncilio de Rusia Federacio. La kultura semajno estas unu el la 13 ŝtataj aktivadoj de la Ĉina Jaro en Rusio.

Dum la semajno ĉiutage okazas programoj, nome prezentado farita de pli ol 10 ĉinaj kaj rusaj familioj, ekspozicio pri metiaĵoj kaj la 2-a forumo pri virinoj de Ĉinio kaj Rusio.

La 1-a ĉin-rusa semajno pri virina kulturo okazis en Pekino kaj Ŝanhajo, 2002; la 2-a en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo, 2004, kaj la 3-a en Pekino, Ŝanhajo kaj Suzhou, oktobre de 2006.