Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio fariĝis la plej granda produkta bazo de floroj tutmonde

La 2-an de julio okazis en Kunming, suda urbo de Ĉinio, la 40-a konferenco de dekoraciaj plantoj kaj vegetala tekniko sub la Internacia Unio de Protektado de Novaj Vegetalaj Specoj. La oficejo pri protektado de novaj vegetalaj specoj sub la Ŝtata Forstokultura Buroo de Ĉinio anoncis, ke Ĉinio plantis 810 mil hektarojn da floroj en 2005 kaj la produktovaloro de floroj atingis 50.3 miliardojn da juanoj (ĉ. 5.03 miliardojn da eŭroj), pro tio Ĉinio jam fariĝis la plej granda produkta bazo de floroj tutmonde.