Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio startigos leĝdonon pri insulara projekto kaj konstruadon de protektaj zonoj

Lastatempe la 1-a projekta kunveno pri ŝtata insularo okazis en Pekino. En la kunveno fakuloj de la Ŝtata Oceana Administracio informis, ke Ĉinio startigos leĝdonon pri insulara projekto kaj konstruadon de protektaj zonoj, por ke en 2020-aj jaroj la ĉina insularo fariĝu maraj perloj kun disvolviĝinta ekonomio kaj bela medio.

Ĉinio estas oceana lando kun multaj insuloj. Laŭinforme Ĉinio posedas ĉ. 6500 insulojn kun areo de pli ol 500 kvadrataj metroj, kaj ĉ. 10 mil insulojn kaj benkojn kun areo de malpli ol 500 kvadrataj metroj. La insuloj malproksimaj de la ĉina ĉeftero havas malfacilan trafikon kaj malbonan vivkondiĉon kompare kun la proksimaj insuloj al la ĉeftero. En la lastaj jaroj la ekologio sur la foraj insuloj kadukiĝas. Pro tio, la ŝtata intereso kaj suvereneco estas minacataj.