Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina registaro atentas kvaliton kaj sekurecon de eksportitaĵoj

La 3-an de julio Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke la ĉina registaro tre atentas kvaliton kaj sekurecon de eksportitaĵoj.

Pri produkto, eksporto, leĝdono, leĝplenumo, kontrolo kaj aliaj ĉenoj, la ĉina registaro alprenis respondecan sintenon kaj faris seriozan klopodadon por garantii kvaliton kaj sekurecon de ĉinaj eksportitaĵoj. La ĉina registaro volas kunlabori kun aliaj landoj en manĝaĵaj sekureco kaj kvalito kaj celas liveri sekurecajn, fidindajn, kaj bonkvalitajn produktaĵojn al la ĉinaj kaj fremdlandaj konsumantoj.