Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉina kurso por agrikulturaj oficistoj el 21 afrikaj landoj

La 4-an de julio inaŭguriĝis en Pekino ĉina kurso pri disvastigo de agrikulturaj teknikoj kun partopreno de 35 ŝtatoficistoj el 21 landoj de Afriko.

La kurso daŭros 15 tagojn. La ĉinaj sciencistoj kaj teknikistoj pri agrikulturo konigos al la afrikaj lernantoj ĉinajn sistemon kaj manieron de disvastigo de agrikulturaj teknikoj, kaj la praktikon en agrikultura produktado k.t.p.

Laŭ la plano la afrikaj lernantoj vizitos departementojn de esplorado, edukado kaj disvastigo de agrikulturo, kaj faros ĉelokan enketon pri disvastigo de la agrikutura tekniko.