Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Junaj ĉinaj volontuloj veturis al Zimbabvo

La 21-an de januaro, 15 junaj volontuloj de Ĉinio veturis al Zimbabvo por servi en la kampoj de bredado de bestoj, prilaborado de agrikulturaj produktaĵoj, instruado de la ĉina lingvo, komputilo kaj korpokulturado kaj kuracado de la ĉina medicino.

Antaŭ tio, la volontuloj estis kune trejnitaj pri koncernaj fakaj scioj.

La projekto de Ĉinio pri volontula servado en aliaj landoj funkciis jam 5 jarojn, kaj ĝis nun 190 junaj ĉinaj volontuloj estis senditaj al Laoso, Birmo, Tajlando, Etiopio kaj Zimbabvo, kaj servis en la kampoj de instruado, kulturado kaj savado.