Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio akcelos konstruadon de resurso-ŝpara kaj medio-amika socio

La 4-an de julio Ma Kai, estro de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio, diris en Pekino, ke Ĉinio akcelos la konstruadon de riĉfonto-ŝpara kaj medio-amika socio, kun ŝparado de energio kaj reduktado de poluado kiel la ĉefa enhavo.

En la sama tago la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco okazigis kunvenon kaj la ĉeestantoj diskutis pri tio, kiujn proponojn oni prezentu por konstrui la energio-ŝparan kaj medio-amikan socion. Ma Kai donis koncernan informon al la ĉeestantoj de la kunveno.

Ma Kai diris, ke en Ĉinio resurso ne sufiĉas kaj ekologia medio malfortas, tio estas fundamenta stato de Ĉinio. Samtempe kun tio, influate de kruda kreskiga maniero kaj ne-racia ekologia strukturo, la ekonomia kaj socia evoluado de Ĉinio vizaĝas al pli kaj pli granda premo el riĉfontoj kaj medio. Li montris, ke Ĉinio renovigos la koncepton pri evoluado, transformos disvolvan modelon kaj formos produktan kaj konsuman manierojn utilajn al ŝparado de riĉfontoj kaj protektado de medio.