Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Granda Muro de Ĉinio fariĝis unu el la "Novaj sep mirakloj" de la mondo

La 8-an de julio, oni publikigis rezulton de elekto de "Novaj sep mirakloj" de la mondo en Lisbono, ĉefurbo de Portugalio. Kun plej multaj poentoj la Granda Muro de Ĉinio estis la 1-a de la sep mirakloj.

Krom la Granda Muro, la "Novaj sep mirakloj" de la mondo inkluzivas la antikvan urbon Petra de Jordanio, la Statuon de Jesuo en Rio-de-Ĵanejro de Brazilo, la ruinon Machu Picchu de Peruo, la antikvan Koloseon de Italio, la antikvan Majaan urbon Chichen Itza de Meksikio kaj la maŭzoleon Taĝ-Mahalo de Hindio.