Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Internacia Forumo de 2007 pri Aŭtorrajto okazos en Pekino

Laŭ informo de la Ŝtata Administracio de Aŭtorrajto de Ĉinio, en la 18-a de julio inaŭguriĝos en Pekino Internacia Forumo de 2007 pri Aŭtorrajto.

Reprezentantoj de internaciaj organizoj, registaraj oficistoj, industriaj rondoj, specialistoj kaj fakuloj el Ĉinio, Usono, Eŭropa Unio, Korea Respubliko, Japanio, Singapuro kaj aliaj landoj kaj regionoj faros diskutadon pri "Aŭtorrajta protektado de interreta industrio", "Kreado de leĝadministra medio por reta aŭtorrajta protektado" kaj aliaj temoj.