Unua paĝo >> Aktualaĵoj

3 ĉinoj estis mortigitaj en Pakistano

La 9-an de julio la ĉina ambasadorejo en Pakistano publikigis deklaron, ke 4 ĉinoj estis surprizatakitaj en Peŝavaro, urbo en nordokcidenta Pakistano, vespere de la 8-a de julio, kaj 3 el ili mortis kaj la alia estis grave vundita.

La ĉina ambasadorejo en Pakistano forte kondamnis tiun krimon kaj postulis Pakistanon plej baldaŭ eltrovi la fakton, aresti murdintojn, bone aranĝi sekvaĵojn de la afero kaj efektive alpreni rimedojn por protekti ĉinojn en Pakistano.