Unua paĝo >> Aktualaĵoj

"Larĝabendaj" kaj "sendrataj" Pekinaj Olimpikoj

Lastatempe Sun Weijia, koncerna oficisto sub la Organiza Komitato de la 29-aj Olimpikoj, diris, ke la Pekinaj Olimpikoj estos la unuaj "larĝabendaj" kaj "sendrataj".

Li diris ankaŭ, ke larĝa bendo atingos ĉiujn laborĉambrojn de amaskomunikiloj en la Olimpika Vilaĝo kaj Amaskomunikila Vilaĝo. Krome, sendrata konektiĝo funkcios en ĉiuj laborĉambroj de la ĉefa novaĵ-centro kaj laborĉambroj de amaskomunikiloj en la Olimpika Vilaĝo kaj Amaskomunikila Vilaĝo. Oni povas diri, ke la Pekinaj Olimpikoj estos veraj "larĝabendaj" kaj "sendrataj".