Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio alprenos rimedojn por akceli mezgrandan profesian edukadon

La 9-an de julio, laŭ informo de la Ministerio de Financo de Ĉinio, en la aŭtuna semestro de la kuranta jaro, la centra financo kaj loka financo de Ĉinio liveros 8.2 miliardojn da juanoj kiel stipendion al lernantoj de mezgradaj profesiaj kolegioj de la tuta lando. En la venonta jaro, la sumo de stipendio atingos 16.4 miliardojn da juanoj.

Koncerna respondeculo de la Ministerio de Edukado de Ĉinio konigis, ke de la lastaj jaroj, la profesia edukado de Ĉinio rapide disvolviĝas, kaj oni nombras nuntempe 18 milionojn da lernantoj.