Laŭ informo de la Turisma Administracio de la Tibeta Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio, Tibeto akceptis en la unua duonjaro de 2007 sume 1.1 milionojn da turistoj en- kaj eksterlandaj, plimulte je preskaŭ 90% ol en la sama periodo de la pasinta jaro.
Laŭ statistiko, en 2006 Tibeto akceptis pli ol 2.5 milionojn da turistoj en- kaj eksterlandaj kaj enspezis el turismo proksimume 2.8 miliardojn da juanoj (ĉ. 7.6 juanoj = 1 usona dolaro).
|