Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio plue batalas kontraŭ inundo en suda landparto

De la lasta tagdeko de junio, en suda Ĉinio okazis forta pluvego, kaj Huaihe-rivero inundis plej serioze post 1954. Antaŭtagmeze de la 10-a de julio, Ĉinio urĝe funkciigis la kontraŭinundan regionon en Anhui-provinco en orienta Ĉinio, kiun trafluas Huaihe-rivero.

Por subteni batalon kontraŭ inundo kaj helpi la trafitajn regionojn en urĝa translokigo de popolamasoj, Ĉinio disponigis pli ol 200 milionojn da juanoj el la centra financo (ĉ. 7.6 juanoj = 1 usona dolaro).