La 22-an de januaro, la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo de
Ĉinio publikigis "Decidon de la Centra Komitato de la Komunista
Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio pri ĉiuflanka
fortigo de laboro pri loĝantaro kaj naskolimigo por unuece solvi
la problemon de loĝantaro", en kiu Ĉinio montras sian decidon
senŝanceliĝe iri la vojon kun ĉinaj karakterizoj por unuece solvi
la problemon de loĝantaro, stabiligi malaltan naskokvanton kaj altigi
kvaliton de la naskitoj.
La decido montras, ke estas bona la ĝenerala situacio
pri la ĉinaj loĝantaro kaj naskolimigo. Tamen multega loĝantaro
kaj streĉaj rilatoj inter loĝantaro kaj resursoj kaj medio estas
elstaraj kontraŭdiroj kaj problemoj en konstruado de bonhava kaj
harmonia socio.
La decido proponas, ke la totala nombro de loĝantoj
en 2010 (ekskluzive de tiuj de Hongkong, Makao kaj Taiwan) estu
limigita je malpli ol 1.36 miliardoj. Por tio Ĉinio devas senŝanceliĝe
persisti en la fundamenta ŝtata politiko pri naskolimigo kaj stabiligi
la nunan politikon pri naskado.
|