Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Okazos komuna kontraŭterorisma milita ekzercado de ŜKO

Laŭ la "Komuna Komuniko" de la pinta konferenco de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) kaj la "Komuna Komuniko" de konferenco de nacidefendaj ministroj de la organizo, membrolandoj de la organizo okazigos komunan kontraŭterorisman militan ekzercadon de armitaj fortoj titolitan "Paca misio , 2007" de la 9-a ĝis la 17-a de aŭgusto.

La ekzercado okazos en Urumqi, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio kaj Chelyabinsk de Rusio.