Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Sinkinta ŝipo "Nanhai-II" elakviĝos en oktobro

Laŭ informo oni elakvigis pli ol 300 porcelanojn de Ming-dinastio (1368-1644) el la sinkinta ŝipo "Nanhai-II" en Guangdong-provinco, suda Ĉinio.

La ŝipo sinkis en 1615-1620 en la maraero en Nan'ao de suda Ĉinio, grava pasejo de la antikva naviga linio al orienta Azio. La 25-an de majo ĉijare lokaj fiŝistoj trovis la sinkintan ŝipon kaj elakvigis el ĝi 138 porcelanojn, inter kiuj 10 estas tria-klasaj historiaj objektoj de la ŝtato. Laŭ takso de arkeologo en la ŝipo estas ĉ. dek mil objektoj.

Koncerna departemento decidis fari surlokan esploradon. Post elakvigo de la objektoj oni elakvigos la ŝipon. Antaŭkalkule la ŝipo elakviĝos en oktobro ĉijare.