Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Pri irana pezakva reaktoro

La 13-an de julio, Internacia Atom-Energia Agentejo publikigis, ke Irano permesos nukleajn kontrolistojn de UN fari inspekton al konstruata pezakva reaktoro en Irano.

La Internacia Atom-Energia Agentejo refoje ekspedos nukleajn kontrolistojn por fari ĉelokan inspekton al irana pezakva reaktoro en Arak antaŭ la fino de julio. Cetere, la du flankoj difinos garantiajn kaj kontrolajn rimedojn por urani-riĉigaj instalaĵoj en Natanz.

Por garantii plenumon de la supre menciitaj laboroj, la du flankoj ankaŭ faros interparolon respektive en Aŭstrio kaj Irano por difini koncernajn laborajn planojn. Ali-Asghar Soltanieh, irana reprezentanto en la Internacia Atom-Energia Agentejo, malkaŝis, ke la unua interparolo okazos en la 25-26-a de julio en Vieno.