Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio investos pli ol 20 miliardojn da juanoj por konstruado de ekologia sistemo en Tibeto

La 15-an de julio oficisto de la Disvolva kaj Reforma Komisiono de Tibeto informis en Lhasa, ke laŭ projekto Ĉinio investos pli ol 20 miliardojn da juanoj (ĉ. 7.6 juanoj = 1 usona dolaro) por konstruado de ekologia sistemo en Tibeto.

La 2006-2030-a Projekto pri Protektado kaj Konstruado de la Ekologia Sistemo sur la Tibeta Altebenaĵo celas protektadon de naturaj rezervejoj kaj arbaroj, reprosperigon de herbejoj kaj forstoj, regadon de dezertiĝo kaj preventon de naturaj katastrofoj. La investo atingos 7-8 miliardojn da juanoj en la venontaj kvin jaroj.