Unua paĝo >> Aktualaĵoj

En la unua duono de 2007 produkta kaj venda kvantoj de ĉinaj aŭtoj pliiĝis je pli ol 22% ol tiu en la sama periodo de 2006

En la unua duono de la kuranta jaro, produkta kvanto de ĉinaj aŭtoj superis 4.4 milionojn, venda kvanto superis 4.3 milionojn, je pli ol 22% pli multe ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro.

De la lastaj jaroj, la ĉina aŭta industrio kontinue kaj rapide kreskas, kaj jam fariĝis ĉefa industrio de la nacia ekonomio. Specialistoj montris, ke la ĉina makroskopa ekonomio bone disvolviĝas, enspezo de loĝantoj en urboj kaj urbetoj senĉese altiĝas kaj nun pokapa aŭtoposeda kvanto estas ankoraŭ multe malpli alta ol la monda meznombra nivelo, tio liveras spacon al kreskado de la ĉina aŭta bezono.

Laŭ statistiko en 2006 la kvanto de ĉinaj produktitaj kaj venditaj aŭtoj suepris 7.2 milionojn.