Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Hu Jintao disdonis Nightingale-medalon al ĉinaj flegistinoj

La 17-an de julio Hu Jintao, ĉina prezidanto kaj honora prezidanto de la Ruĝa Kruco de Ĉinio, disdonis ĉijaran Nightingale-medalon al kvin ĉinaj flegistinoj, kaj reprezentante la ĉinan registaron li varme gratulis ilin kaj kore salutis ĉiujn ĉinajn flegistojn, laborantojn de la Ruĝa Kruco kaj volontulojn.

Ĉijare 35 flegistoj el 18 landoj akiris la medalon.

La Nightingale-medalo establita de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco estas la plej alta premio por flegistoj. De post 1983, kiam Ĉinio unuafoje rekomendis siajn kandidatojn al la 29-a Nightingale-premio, sume 48 ĉinaj flegistoj gajnis la honoron.