Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Inaŭguriĝis ekspozicio pri atingoj en nacidefenda kaj armea konstruado de Ĉinio

Memore al la 80-jariĝo de la fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, la 16-an de julio inaŭguriĝis en Pekino ekspozicio pri atingoj de nacidefenda kaj armea konstruado post la fondiĝo de la nova Ĉinio.

En la inaŭguro, Liu Yunshan, estro de la Centra Propaganda Departemento de Ĉinio, diris, ke la Ĉina Popola Liberiga Armeo kreis brilajn atingojn por realigi la nacian sendependiĝon kaj popolan emancipiĝon. De post la fondiĝo de la nova Ĉinio, la popola armeo faras grandajn kontribuojn por defendi ŝtatajn sendependecon, suverenecon kaj dignon, kaj subteni la socialisman ekonomian konstruadon, reformadon kaj malfermon de Ĉinio.

La ekspozicio konsistas el sep partoj kaj eksponas 970 fotojn kaj 1750 objektojn.