Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Estroj de la delegacioj de la Ses-flanka Intertraktado pri la Nuklea Problemo de la Korea Duoninsulo kolektiĝis en Pekino

Posttagmeze de la 18-a de julio okazis en Pekino kunveno de estroj de la delegacioj de la Ses-flanka Intertraktado pri la Nuklea Problemo de la Korea Duoninsulo. Ĉi-foje ili ne okazigis inaŭguron, kaj rekte venis al la diskuta temo pri la estonta "vojmapo" de la korea nuklea problemo.

La Korea Popol-Demokratia Respubliko jam fermis lastsemajne la nukleajn instalaĵojn en Yongbyon. Ĉiuj flankoj diris, ke la kerna tasko de la ĉi-foja kunveno estas praktiki la komunan dokumenton de la 13-a de februaro, inkluzive de senfunkciigo de la koreaj nukleaj instalaĵoj, ĉiuflankaj raportoj de la Korea Popol-Demokratia Respubliko pri la nuklea plano kaj aliaj problemoj.

Christopher Hill, usona asistanta ŝtata sekretario kaj estro de la delegacio de Usono, diris, ke la Ses-flanka Intertraktado estas grava platformo, sur kiu ĉiuj du-flankaj intertraktadoj estas valoraj, kaj Ĉinio ludas gravan rolon en la Ses-flanka Intertraktado.