Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio fermis 156 malgrandajn termoelektrajn generatorarojn

Laŭ informo de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio en la 17-a de julio, Ĉinio fermis en la unua duonjaro 156 malgrandajn termoelektrajn generatorarojn alte energi-konsumantajn kaj poluantajn, kun kapacito de 5.51 milionoj da kilovatt-horoj, por ŝpari fuelon kaj redukti fulgon.

Laŭ kalkulado, dank’ al tio ĉiujare 8.47 milionoj da tunoj da karbo estos ŝparitaj, dum 17 milionoj da tunoj da karbona dioksido - reduktitaj.

Laŭ plano, Ĉinio fermos antaŭ 2010 malgrandajn termoelektrajn generatorarojn kun 50 milionoj da kilovattoj, t.e. duono de la kapacito de la malgrandaj termoelektraj generatoraroj.